Popoloj de antikva Italio

Etnolingva mapo de antikva Italio dum la Ferepoko, antaŭ la romia ekspansio .

Popoloj de antikva Italio [1] indikas tiujn popolojn kiuj loĝis en la itala duoninsulo dum la Ferepoko kaj antaŭ la ascendo de Romo .

Ĉi tiuj popoloj ne ĉiuj parencis lingvegenetike . La formo de Italio, longa duoninsulo etendiĝanta al Mediteranea Maro, fakte favoras rilatojn kun la ĉirkaŭaj regionoj, sed samtempe ĝia ĉefe montara naturo emas apartigi kaj izoli la loĝantaron ene de limigitaj geografiaj areoj.

Sur la lingva nivelo, oni povas distingi inter homoj parolantaj hindeŭropajn lingvojn kaj homojn parolantajn ne-hindeŭropajn lingvojn. Al la unua grupo (de hindeŭropa lingvaro) apartenis la plej antikvaj loĝantoj, kiujn pro tio, oni povas propre nomi antikv-italaj popoloj (kelkfoje nomataj Italikoj), kies lingvoj estas do la antikv-italaj lingvoj (aŭ italikaj lingvoj); al ĉi tiuj aldoniĝis aliaj, de hindeŭropa lingvo, sed ne atribueblaj al la antikv-itala branĉo. Ne-italaj hindeŭropanoj estis ekzemple la greklingvaj koloniigistoj. Fine aliaj popoloj ne parolis hindeŭropajn lingvojn.

La klasifiko de kelkaj el ĉi tiuj civilizoj ankoraŭ ne estis klarigita. La fama itala erudiciulo Giacomo Devoto asertis la tezon, ke la hindeŭropaj specoj, kiuj fluis en Italion, estis " senfinaj ". [2]

  1. Foje oni uzas ne propre la esprimon popoloj de antikv-italaj popoloj, kiu indikas nur parton de la popoloj kiuj loĝis en Italio dum la Ferepoko.
  2. Francisco Villar, Los indoeuropeos y los orígenes de Europa. Lenguaje e historia, Madrid, Gredos, 1991 (19962). Trad. it.: Gli Indoeuropei e le origini dell'Europa, Bologna, Il Mulino, 1997 (20082).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search